En la energia transformo de Kubo, pordo al kontinenta kunlaboro

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-06-13 08:34:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Studio Revolución

Havano, jun 13 (RHK) La tuta subteno, kiun la Latin-Amerika Organizo pri Energio (OLADE) donis al Kubo rilate trejnadon, "por povi alfronti la defiojn, kiujn ni havas rilate al la energia transformo de la lando", estis rekonita de la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, akceptinte Andrés Rebolledo Sitmans, plenuma sekretario de OLADE.

En la kunveno – en kiu partoprenis ankaŭ la ministro pri energio kaj minoj, Vicente de la O Levy –, la ŝtatestro esprimis la volon de la kuba energisektoro partopreni en iu ajn el la proponoj kaj projektoj, kiujn OLADE realigas en la regiono.

«Ni scias, ke ili laboras pri la temo de cifereca transformo en Latin-Ameriko kaj Karibio, ankaŭ pri la disvolviĝo de renovigeblaj energifontoj. De nia modesta pozicio, kalkulu je Kubo por ĉio, kion vi volas fari," emfazis la prezidento.

La Plenuma Sekretario de OLADE priskribis la dialogon kiel grandan ŝancon, same kiel okazigi en Havano la XI-an ordinaran sesion de la Fakultato de la kunlabora, kunordiga kaj teknika konsila organo, kiun li direktas.

Rebolledo Sitmans esprimis al Díaz-Canel la kontenton allogi, por tiu ĉi kunveno, 25 delegaciojn el la 27 landoj kiuj konsistigas OLADE. La vero – li konsideris – estas, ke ĝi estis tre elstara renkontiĝo, kun multe da partopreno, kun multaj deziroj daŭre kunlabori inter ni kaj antaŭenigi energian integriĝon.

La  kunsido de la Fakultato, kiu kunvenas ĝis hodiaŭ en Havano, konsistigas la antaŭludon al la Renkontiĝo de Energiaj Ministroj de Latin-Ameriko kaj Karibio, kiu okazos en oktobro, en Paragvajo.


Fonto: Granma

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up