Havano gastigos la Internacian Kongreson de Scienco kaj Edukado

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-06-14 08:48:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 14 (RHK) Edukaj aŭtoritatoj de Kubo finfinas detalojn por gastigi la Trian Internacian Kongreson de Scienco kaj Edukado de la 17-a ĝis la 19-a, en la Kongresa Palaco de Havano.

Pli ol 300 delegitoj el 15 landoj  partoprenos la akademian eventon, kiu okazos virtuale kaj persone.

Laŭ la ĝenerala direktoro de la Centra Instituto de Pedagogiaj Sciencoj, Silvia Navarro, ĉi tiu nova eldono estos okazo por scienca renkontiĝo kaj debato pri edukado, scienco, kulturo kaj sporto je internacia nivelo.

Navarro deklaris al la gazetaro, ke la interŝanĝoj ĉe la forumo havos ampleksan aliron por atingi la Celojn de Daŭripova Evoluo kaj la celojn de la Tagordo 2030 per ĉefaj kaj temaj konferencoj, paneloj, rondaj tabloj, laborrenkontiĝoj, kolokvoj kaj konkursoj.


Fonto: Radio Reloj

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up