Estiĝis incendio en brulujo de la elektrocentralo Guiteras

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-06-14 15:00:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Arleen Matamoros

Matanzas, jun 14 (RHK) Matene oni raportis fajron en unu el la du naftokarburaĵujo kun kapacito por 10 mil kubaj metroj  ĉe la termoelektrujo Antonio Guiteras en Matanzas, provinco  okcidenta de Kubo.

De kiam la fajro estis raportita, la Kuba Fajrobrigado  aktiviĝis  laborante por estingi la fajron kaj havas la sperton kaj rimedojn por trakti ĉi tiun situacion.

La antaŭkazo povus estii prizorgaj agoj, kiuj estis efektivigitaj tie, kvankam ĝi ankoraŭ ne estas difinita. Nur post esti estingita  oni povus  difini  kaŭzojn.

Neniu perdo de homa vivo estis raportita kaj ĉiuj sistemoj estas aktivigitaj, kun la provincaj aŭtoritatoj ĉeestantaj, same kiel la Ruĝa Kruco, la ambulanca sistemo kaj ĉiuj hospitaloj pretaj.


Ne estas danĝero por la elektrejo Antonio Guiteras, kiu daŭre  estas enreta kaj generas energion pli ol 260 megavatojn.

Oni laboras por estingi la fajron kaj ne haltigi la elektrejon, kio  kompreneble dependas de la fajroevoluo.


Raportisto Yunier Moliner (Radio Havano Kubo en Matanzas)

Foto: Arleen Matamoros

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up