Fincimex raportas pri interrompo de monsendaĵoj el Eŭropo

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-06-15 09:49:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Tribuna de La Habana

Havano, jun 15 (RHK)  La financa kompanio de la Korporacio CIMEX, Fincimex S.A. informis siajn klientojn pri la interrompo de tutmondaj operacioj de la angla kompanio Small World Financial Services, kiu ekde 2011 dediĉis sin al sendado de monsendaĵoj al Kubo.

La financa ento de la Korporacio CIMEX indikis, ke ĝis nun ili ne havas oficialan deklaron de la angla ento Small World, kiu detaligas la kaŭzojn aŭ la amplekson de la interrompo.

Pro sia stabileco, sekureco kaj tujeco, la financa servo kun tiu angla kompanio estis tre postulata de Eŭropo; laŭ la noto, ĉe la momento de fermo ne estis transakcioj en trafiko aŭ pritraktataj.

Fincimex S.A. klarigis, ke ili informos siajn klientojn pri ajna novaĵo pri ĉi tiu neatendita interrompo, ke la interesitoj povas resti informitaj per la oficiala profilo de la ento en Facebook.


Fonto: Tribuna de La Habana/ Radio Reloj

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up