Ekas internacia konvencio Cubaindustria 2024

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-06-17 07:53:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Germán Veloz Placencia

Havano, jun 17 (RHK) La IV Internacia Konvencio kaj Ekspozicio de Kuba Industrio (Cubaindustria 2024) antaŭenigos la plifortigon de teknologiaj asocioj inter naciaj kaj eksterlandaj industrioj, la promocio de eksporteblaj produktoj kaj la firmiĝo de naciaj produktaĵoj.

Tiucele ĝi antaŭenigos efikajn produktajn ligojn inter ĉiuj ekonomiaj agantoj, kiuj konsistigas la kuban industrian reton, por respondi al la bezonoj de la strategiaj sektoroj kaj de la loĝantaro kaj tio, kio ajn produkteblas en Kubo.

Lastatempe, Ernesto Cedeño Rodríguez, vicministro de la sektoro, emfazis, ke la kuba industrio estas markita de la nacia kaj internacia ekonomia krizo, kune kun la efiko generita de la limigaj reguloj de la usona registaro al la Insulo, kiu limigas la fabrikevoluon de la lando.

En Cubaindustria oni serĉos solvojn de la nacia produktado al la bezonoj kaj postuloj de la loĝantaro, la strategiaj sektoroj kaj eksportaĵoj de la lando, laŭ la linio de la Industria Evolupolitiko kaj la dezirata progreso al Industrio 4.0.

En la aranĝo, kiu okazos ĝis la 21-a, estos elmontritaj spertoj, produktadoj, kaj ankaŭ la eksporteblaj kaj eksterlandaj investaj biletujoj de ĉiu pli alta organizaĵo pri komerca administrado.

 

Fonto: Granma



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up