Kubo malkaŝos pruvojn de teroristaj planoj de Usono

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-07-08 08:33:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, jul 8 (RHK) Kubo prezentos hodiaŭ pruvojn pri la terorismaj planoj kaj agoj ellaboritaj de Usono por provi generi maltrankvilon en la loĝantaro kaj malstabiligi la landon perforte.

Ĉe la konkludo de la Nacia Novaĵ-elsendo televida,   ĉi-lunde, Kuba Televido proponos specialan programon kun la pruvoj kiuj malkaŝas ĉi tiujn celojn, raportis la koncerna instanco antaŭtage en noto publikigita de la ĵurnalo Granma.

La agoj de la sekurecaj fortoj malhelpis la efektivigon de la planoj desegnitaj, direktitaj kaj financitaj daŭre de Usono; ĉ-foje, denove estis haltigitaj kaj ekis enketa procezo, koncentrita sur la faktoj kaj la homoj implikitaj, la informo notis.

Ĉiujare, Vaŝingtono asignas milionojn da dolaroj por financi kampanjojn de misfamigado kaj perfortaj agoj kun la celo subfosi la revolucian procezon sur la insulo.

En 2022, la Kongreso de tiu lando deklaris la disponigon de pli ol 35 milionoj da dolaroj al subfosaj programoj gviditaj de la Ŝtata Departemento, la Usona Agentejo por Internacia Evoluo (USAID) kaj la Nacia Fonduso por Demokratio (NED).


Fonto: PL

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up