Solenaĵo en Havano elstarigas heredaĵon de Hugo Chávez en lia 70-a naskiĝdatreveno

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-07-28 09:27:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Vladimir Molina

Havano,  jul 28 (RHK) La gvidantaro, kiu defendas la sendependecon kaj suverenecon de Venezuelo hodiaŭ, heredaĵo de komandanto Hugo Chávez, eliros venka ĉe la balotoj, antaŭdiris la ambasadoro de tiu lando en Kubo, Orlando Maneiro.

Dum memoriga evento en ĉi tiu ĉefurbo okaze de lia 70-a naskiĝtago ĉi tiun  28-an de julio,  Maneiro priskribis lin kiel paradigmo de la Bolivara Revolucio, kaj  reasertis, ke nur ĉi tiu procezo kaj ĝiaj nunaj gvidantoj daŭre garantios pacon, disvolviĝon kaj prosperon al la venezuelanoj.

"Chávez vivas en la mandato de la prezidento Nicolás Maduro Moros, kiu ĉi-dimanĉe, la 28-an de julio, gajnos la venezuelajn prezidantajn elektojn por daŭre gvidi la destinojn de la Granda Patrujo de Simón Bolívar", diris la diplomato.

En la omaĝo al Hugo Chávez, okazinta en la alegoria muzeo de la ŝtatisto en la milita komplekso de la ĉefurbo Morro-Cabaña, la ambasadoro kaj aliaj prelegantoj rakontis spertojn kaj instruojn de la eksa venezuela prezidento (1999-2013) en pluraj aspektoj de lia vivo, dediĉitaj al servo de sia popolo, ili rekonis.

Maneiro priskribis Chávez kiel fervoran defendanton de amo por familio, basbalo, la armetrupoj, por Venezuelo kaj por la grandaj ekskluditaj amasoj. Same, li havis vivon pasia pri historio kaj esplorado pri sia lando, li klarigis.

La ŝtatisto ankaŭ estis "la komunikisto pli granda de la Bolivara Revolucio, kiu polemikas, pensigas kaj konvinkas", diris la reprezentanto de la diplomatia legacio, kiu rememoris ankaŭ lian programon Aló Presidente kaj lian interretan portalon Chávez Candanga.

Siaflanke, la prezidanto de la Federacio de Mezlernejaj Studentoj, Laniel Gómez, emfazis la saĝon, optimismon kaj gvidadon de Chávez, kiuj konsistigas ekzemplon por ke junaj revoluciuloj tra la mondo sekvu.

La rilato de la revoluciulo de la sudamerika lando kun la gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro, estis priskribita de pluraj ĉeestantoj al la omaĝo kiel "senfina amo inter filo kaj lia patro".

Ĉeestis ankaŭ en la memorfesto por la 70-a naskiĝtago de la bolivaria komandanto la intelektulo kaj prezidanto de Domo de  Amerikoj, Abel Prieto, la vicministro pri Kulturo Fernando Jacomino, inter aliaj personecoj, ambasadoroj kaj reprezentantoj de la diplomatia korpo akreditita en Havano.


Fonto: PL

 

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up