Mijain estas Kubo

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-08-07 09:05:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN

Havano, aŭg 7 (RHK) Armegeneralo Raúl Castro Ruz, gvidanto de la Kuba Revolucio, gratulis multfojan ĉampionon Mijaín López post sia venko en Parizo 2024, kie li atingis sian kvinan olimpikan titolon. 

Raúl antaŭe transdonis sian tutan konfidon al ĉi tiu venko, "al kiu ni jam kutimis", reliefigis noton en la stela elsendo de la Televidnovaĵoj. 

Hodiaŭ, post emocie ĉeesti tiun ĉi neobĵeteblan heroaĵon, li ripetis la rekonon, admiron kaj korinklinon, kiun ĉiuj kubanoj sentas pro liaj imponaj sportaj rezultoj kaj pro lia lojaleco al la Revolucio. 

Fine, Raul  certigis al li, ke li esperas vidi lin persone post sia reveno al la lando, kie li ricevos la merititan omaĝon de popolo, kiu sentas lin kiel unu el siaj plej elstaraj filoj, konkludas la noto. 

 

Fonto: ACN



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up