Prezidanto de la reprezentantĉambro de Trinidado kaj Tobago akceptitas de Esteban Lazo

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-09-04 08:13:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, sep 4 (RHK) La prezidanto de la Nacia Asembleo de Popola Povo de Kubo (ANPP, Parlamento), Esteban Lazo Hernández akceptis  ĉi-mardon la estron de la Reprezentantĉambro de Trinidado kaj Tobago, Bridgid Annisette-George, en oficiala vizito al la insulo.

En la Nacia Kapitolo, sidejo de la kuba parlamento, la prezidanto de la Ŝtata Konsilantaro de la Respubliko ankaŭ bonvenigis la trinidadan delegacion kaj esprimis la deziron plifortigi la dulandajn rilatojn.

Pli fure, la prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj de la Respubliko de Trinidado kaj Tobago,  deponis florkronon  omaĝe al la Nacia Heroo José Martí, en la Memorialo, kiu eternigas la laboron de la Apostolo en la Placo de la Revolucio en Havano.

En la solena ceremonio ŝi estis akompanata de Ana María Mari Machado, vicprezidanto de la Nacia Asembleo de Popola Povo kaj de la Ŝtata Konsilantaro; Cindy Shivani Maharaj, respondeca pri negocoj  de Trinidado kaj Tobago en nia nacio; kaj Jesús Rafael Mora kaj Indira Pineda Rojas, direktoro kaj respondeculo de Internaciaj Rilatoj de la kuba leĝdona periodo, respektive.

"Estas honoro kaj eksterordinara privilegio havi ĉi tiun sperton", diris la estro de la Malsupra Ĉambro de la Trinidada Parlamento subskribinte la vizitlibron ĉe la Memorialo José Martí.
Bridgid Annisette-George alvenis en la Grandaj Antiloj la 1-an septembro por fari oficialan viziton, gvidante parlamentan delegacion. Dum sia restado en nia lando, ŝi   interparolos kun aliaj aŭtoritatoj kaj vizitos lokojn de ekonomia, historia, scienca kaj kultura intereso; inter aliaj agadoj.


Fonto: ANPP

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up