Usona blokado kontraŭ Kubo estas punpolitiko

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-09-13 08:38:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Minrex

Havano,  sep 13 (RHK) Malgraŭ la ĉiujaraj asertoj de la internacia komunumo, la usona blokado daŭras hodiaŭ kiel la plej granda obstaklo al la disvolviĝo de Kubo kaj sisteme malobservas la fundamentajn rajtojn de la loĝantaro. 

Laŭ la kuba ministro pri eksteraj aferoj, Bruno Rodríguez, la usona sieĝo konsistigas la plej senkompatan, ampleksan kaj longedaŭran ekonomian militpolitikon iam trudita al iu ajn lando. 

Tion denuncis la Ministro pri Eksteraj Aferoj ĉi-ĵaŭde, kiam li konigis la raporton pri  "Neceso fini la ekonomian, komercan kaj financan blokadon trudita de Usono kontraŭ Kubo, kiu estos prezentita la venontan oktobron por aprobo de la Ĝenerala UN-Asembleo. 

La dokumento konstatas, ke, sekve de tiu ĉi politiko, Kubo suferis perdojn de kvin mil 56,8 milionoj da dolaroj de la 1-a de marto 2023 ĝis la 29-a de februaro 2024, kio reprezentas pliiĝon de preskaŭ 200 milionoj kompare kun la antaŭa. 

En sia parolado, Rodríguez deklaris, ke la proksimuma efiko estas pli ol 421 milionoj da dolaroj monate, tio estas, 13,8 milionoj da dolaroj tage, kaj atentigis, ke en ses jardekoj, tiuj efikoj altiĝis al unu duiliono 499 miliardoj da dolaroj. 

Se tia politiko ne ekzistus, la Malneta Enlanda Produkto de la insulo povus esti kreskinta je ok procentoj dum 2023, li emfazis.

Fonto: Minrex



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up