Kubo aprezas subtenon ĉe UN en la batalo kontraŭ la usona blokado

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-10-30 08:10:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: RHK

Havano, okt 30 (RHK) La ministro pri eksteraj aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez  rekonis ĉi-mardon la oficialajn deklarojn ĉe Unuiĝintaj Nacioj de pluraj landoj kiuj subtenis la rezolucion de la insulo kontraŭ la blokado trudita de Usono.

Kiel ekde 1992, la projekto de rezolucio "Neceso ĉesigi la ekonomian, komercan kaj financan blokadon trudita de Usono kontraŭ Kubo" estis prezentita por debato hodiaŭ en Novjorko.

La dokumento estis prezentita de Rodríguez kaj ankaŭ estos analizita ĉi-merkrede, kiam ĝi ankaŭ estos voĉdonita en la monda forumo.


Fonto: PL

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up