La kuba prezidento trairis damaĝitajn regionojn pro uragano Rafael kaj prizorgadas rekuperigajn laborojn

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-11-08 23:16:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 8 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, plurfoje trairis  la okcidentajn provincoj Artemisa, Mayabeque kaj Havano por taksi la damaĝojn kaŭzitajn de la uragano Rafael, kiu trafis la kariban nacion.

Akompanita de la Sekretario pri Organizo de la Komunista Partio de Kubo, Roberto Morales, la ŝtatestro alvenis al la municipo Güira de Melena, en Artemisa, kiu suferis konsiderindajn damaĝojn al elektrokonduktiloj, domojn, infrastrukturojn  kaj agrikulturon.

La  politika gvidanto Morales detaligis en sia konto en X, ke brigadoj de linielektristoj iras al la teritorio kaj rimedoj estis asignitaj de la Nacia Defendo-Konsilio por antaŭenigi rekuperigajn klopodojn.

Li aldonis, ke kune kun la prezidento li ankaŭ vizitis la municipon Alquízar kie oni  intense laboras sen neglekti la reakiron de sia komunumo.

La antaŭan tagon, travojaĝante la areojn trafitaj de la meteologia evento, Díaz-Canel insistis pri la graveco informi la loĝantaron pri tio, kio estas farita por restarigi la elektran servon, garantii la provizon de akvo kaj la provizon de manĝaĵo.

“Ĉio devas esti rikoltita kiel eble plej baldaŭ. La uragano ne povas servi kiel preteksto por malplenumi la interkonsentitajn kvantojn, eĉ se iom pli  malfrue,” li emfazis.

Uragano Rafael trafis okcidentan Kubon la 5-an de novembro, akompanate de ventoj superantaj 100-120  kilometrojn hore, kaj en ĝia sekvo kaŭzis gravajn damaĝojn en la provincoj Artemisa, Mayabeque kaj Havano, kun gravaj damaĝoj por la koncernaj teritorioj.

Danke al la antaŭprepara laboro organizita de la civildefenda organizo oni protektis homojn loĝantaj en malaltaj zonoj ĉemaraj aŭ en  ne fortaj domoj, kio evitis perdon de homaj vivoj.

En la daŭro de du semajnoj, Kubo estis trafita de du intensaj uraganoj, unue Oscar en la orienta regiono, ĉefe en Guantnamo, kiu ankoraŭ laboras por rekuperiĝi, kaj nun Rafael, en la okcidenta regiono, kies sekvoj estis detruaj kaj bezonas grandan laboron por kompleta rekuperiĝo, sed  en la unuaj 72 horo oni sukcesis restarigis la elektran sistemon kaj ankoraŭ laboras en riparoj de linioj elektraj en la teritorio.

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up