Kubo staras unuece kaj resaniĝas, asertis la kuba ŝtatestro

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-11-10 08:54:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Tribuna de La Habana

Havano, nov 10 (RHK) Kubo staras kaj resaniĝas, kun multnombraj montroj de solidareco interne kaj de aliaj nacioj de la mondo, diris la prezidento Miguel Díaz-Canel, post trairi municipojn  trafitajn  de la uragano Rafael en ĉi tiu ĉefurbo.

En dialogo kun la gazetaro, la prezidento emfazis la larĝan partoprenon de la popolo gvidata de gejunuloj, studentoj kaj fortoj de la armeo kaj interna ordo kiel signo de nacia unueco fronte al malfeliĉo, kontraŭe al la bildo de malinstigo, kiun iuj internaciaj amaskomunikiloj disvastigas, li diris.

Li dankis ankaŭ la subtenon esprimitan al la insulo de diversaj nacioj, inter kiuj elstaris Rusio kaj Venezuelo, kaj ankaŭ organizoj de la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj kaj Eŭropa Unio, kiuj asignis rimedojn por helpi la tuŝitajn kaj alfronti la nacian elektroenergian eventualaĵon.

La ŝtatestro ankaŭ raportis, ke en la lastaj tagoj li renkontiĝis kun ambasadoroj kaj reprezentantoj de landoj, kiuj esprimis la volon de siaj registaroj sendi la necesan helpon al Kubo.

Ĉi-sabate posttagmeze, Díaz-Canel travojaĝis kvin municipojn en la ĉefurbo, kie ankoraŭ videblas la spuroj de la uragano Rafael, kiu trafis okcidentan Kubon la 5-an de novembro kun kategorio 3 laŭ la skalo Saffir Simpson.

Bildoj de la kuba televida novaĵo montras multajn falintajn arbojn kaj damaĝon al la elektra infrastrukturo de La Lisa, Marianao, Arroyo Naranjo, Boyeros kaj Plaza de la Revolución kiu malhelpas la totalan restarigon de la servo.


Fonto: PL

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up