Provinco Mayabeque revenas al normaleco post rekuperiĝo de uragana damaĝo

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-11-19 16:13:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN

Havano, nov 19 (RHK) La Nacia Defenda Konsilio determinis la transiron al normaleco en Mayabeque konsiderante la progreson en la restarigo de esencaj servoj kaj sociekonomika aktiveco, post la efiko de uragano Rafael.

La provinco daŭrigas la reakiron de hejmoj, 2 016 el ili suferis damaĝon, raportas hodiaŭ la Prezidanteco de Kubo.

En la laborkunveno, gvidata de Miguel Díaz-Canel, Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj Prezidento de la Respubliko, oni eksciis, ke 98,6% de Mayabeque- loĝantoj  ĝuas servon de elektro kaj ekzistas 1 985 pritraktataj klientoj en la plej izolitaj komunumoj.

Yuniasky Crespo Vaquero, unua sekretario de la Provinca Komitato de la PCC, ankaŭ klarigis, ke ĉirkaŭ 20 mil homoj restas sen akvoservo, pli malgranda nombro ol antaŭ la ciklono, kiam la efiko estis 50 mil.

Pri fikstelefono, ankaŭ difektita de Rafaelo, li precizigis, ke ĝi estas 95,53% restarigita.

Generalo de divizio Ramón Pardo Guerra, estro de la Ĝenerala Stabo de la Nacia Civila Defendo, rekonis la laboron faritan de la teritoriaj administraj organoj, la solidarecon de la loĝantaro  kaj la plenumon de la celitaj decidoj.

Li taksis peniga la laboron faritan por reakiri esencajn servojn kaj la sociekonomikan agadon de la provinco.


Fonto: ACN

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up