Avancas rekuperiĝo en la plej damaĝita provinco Artemisa, konfirmis la nacia defenda konsilantaro

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-11-20 08:05:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

Havano, nov 20 (RHK) En kunveno de la Nacia Defenda Konsilio (CDN), gvidata de ĝia prezidanto Miguel Díaz-Canel, oni eksciis ĉi-mardon, ke la provinco Artemisa montras progreson en la reakiro de bazaj servoj, post la severa damaĝoj kiuj suferis pro la trairo de la uragano Rafael tra okcidenta Kubo.

La prezidanto de la Provinca Defenda Konsilio, Gladys Martínez, klarigis en la kunveno, ke la riparo de fiksa telefonio progresas je 91 elcentoj (%) kaj la poŝtelefono je 88,8, dum la reakiro de la elektra servo estis je 63,55%, ekde tagmezo hodiaŭ, kaj tiu cifero estas antaŭvidita altiĝi al 69 en la venontaj horoj.

Ŝi atentigis, ke danke al la serĉado de alternativoj en domoj kaj institucioj, ĉiuj lernejoj en Artemisa malfermiĝis, malkaŝas raporto de la Prezidanteco de la Respubliko.

Martínez klarigis, ke la averaĝa ĉeesto en la provinco estas 66,6 %, kvankam ekzistas teritorioj kiel Candelaria kaj San Cristóbal, kiuj superas 90%.

"La situacio pliboniĝos dum la reakiro de esencaj servoj en la municipoj progresas," ŝi diris.

Ŝii aldonis, ke la rekonstruaj laboroj daŭras en la damaĝitaj hospitaloj, same kiel la purigado de la damaĝo lasita de la uragano, tasko kiu devus esti finita antaŭ la fino de la semajno.

Koncerne al la reakiro de hejmoj en la provincoj tuŝitaj de hidrometeorologiaj fenomenoj, la Ministro de Konstruo, René Mesa certigis, ke la materialoj por la anstataŭigo de damaĝitaj tegmentoj estas en la teritorioj kaj estas liveritaj, same kiel por aliaj infrastrukturoj.


Fonto: PL

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up