Kuba prezidento realvokas marŝon kontraŭ la usona blokado al Kubo

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-12-17 18:24:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 17 (RHK) Miguel Díaz-Canel, unua sekretario de la komunista partio kaj prezidento de Kubo, alvokis  marŝadon la 20-an de decembro por postuli ĉesigon de usona malamikeco kontraŭ la insulo.

Dum la IX-a Plenkunsido de la Partio, li memorigis, ke la mobilizado celas la finon de la blokado kaj la eliminon de Kubo el la listo de landoj supozeble sponsorantaj terorismon.

La marŝo okazos ĉe la Malecón en Havano, proksime de la usona ambasado.

Ĉefartikolo de Granma emfazis la malutilajn efikojn de la ekonomia sieĝo sur la vivo de la kuba popolo kaj ties aliro al bazaj bezonoj. La popolo daŭre batalos kontraŭ agreso kaj postulos justecon kaj pacon.

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up